Quantcast
Channel: Poznano Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 51

Zbigniew Galor forpasis

$
0
0

La 27an de januaro en Poznano subite forpasis

Zbigniew Galor

Zbigniew Galor (1952-2017)

sociologo, d-ro hab., profesoro kaj estro de la katedro pri ĝenerala sociologio en la Sociologia Instituto de la Universitato de Szczecin, aŭtoro de pluraj fakaj verkoj pri sociologio de socia evoluo kaj pri sociologio de kulturo.

Esperantisto ekde 1968, li fondis kaj gvidis la unuan sciencan studentan rondon pri Esperanto ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en la 1970aj jaroj. Partoprenis la internacian kooperativan Esperanto-movadon kaj estis prezidanto de ĝia pollanda organizaĵo. Prezidis ankaŭ la sciencan asocion AIS-Pollando.

Esperanto kiel kultura kaj socia fenomeno estis la ĉefa temo de liaj prelegoj en la internacia festivalo ARKONES kaj de liaj fakaj lekcioj en la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM. Kiel kunorganizanto kaj partoprenanto de ARKONES, en kies kultura programo plurfoje estis prezentitaj liaj kanzontradukoj (ne ĉiam kun mencio de la tradukinto), li estis konata kaj ŝatata de centoj da esperantistoj el dekoj da landoj. Ĝuste en ARKONES en 2003 estis lanĉita la Proklamo de Poznano, kiun li kunkreis kun István Ertl.

Zbigniew Galor iniciatis fondon de la Sociscienca Esplor-Grupo kaj utiligis siajn fakajn sciojn por sociologiaj esploroj pri UEA, surbaze de kiuj li verkis kun Jukka Pietiläinen la monografion UEA en konscio de esperantistoj (2015). Krome li verkis plurajn studojn pri Esperanto, kiuj aperis en sciencaj artikolaroj Esperantaj kaj nacilingvaj kaj en Esperanto-gazetaro, interalie, en Pola Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto.

Ni havis la feliĉon koni lin dum la lastaj 15 jaroj, kaj ni tre alte taksis lian amikecon kaj aprecis lian delikatan humursenton kaj lian strebon pace solvi la konfliktojn inter esperantistoj, kiuj angorigis lin.

Al lia edzino Ilona Koutny kaj al ĉiuj liaj proksimuloj ni esprimas niajn sincerajn kondolencojn.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas teksto el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/01/galor

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn


Viewing all articles
Browse latest Browse all 51

Trending Articles


EASY COME, EASY GO


OFW quotes : Pinoy Tagalog Quotes


Pokemon para colorear


Sapos para colorear


Patama tagalog quotes – Move On Quotes


“BAHAY KUBO HUGOT”


RE: Mutton Pies (frankie241)


Ka longiing longsem kaba skhem bad kaba khlain ka pynlong kein ia ka...


Vimeo Create - Video Maker & Editor 1.5.2 by Vimeo Inc


Vimeo 10.7.1 by Vimeo.com, Inc.


Vimeo 11.8.1 by Vimeo.com, Inc.


HOY PANGIT, MAGBAYAD KA!


Girasoles para colorear


FORECLOSURE OF REAL ESTATE MORTGAGE


INUMAN QUOTES


Re:Mutton Pies (lleechef)


Re: lwIP PIC32 port - new title : CycloneTCP a new open source stack for...


Hato lada ym dei namar ka jingpyrshah jong U JJM Nichols Roy (Bah Joy) ngin...


Vimeo 10.7.0 by Vimeo.com, Inc.


From Male to Female