Quantcast
Channel: Poznano Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 51

UAM: La sesa grupo plu studas

$
0
0

uamEkde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede post diligenta semestra laboro hejme. La internacia partroprenantaro vigle kontribuis al la kurso pri komunikado (gvidata de Ilona Koutny) komparante la diverskulturajn lingvajn kaj nelingvajn komunikadmanierojn.

La pola poetino Lidia Ligęza enkondukis la ĉeestantojn en la poezion de la dua periodo de la Esperanta literaturo, kaj la konata tradukisto kaj eldonisto Tomasz Chmielik en la prozon. Michael Farris el la Lingvistika Instituto de UAM transdonis al la gestudentoj la bazojn de morfologio kaj sintakso kun multaj diverslingvaj ekzemploj. Kadre de Esperanta gramatiko estis traktataj tiklaj problemoj kiel la morfemklasifiko kaj la radikkaraktero, la ata/ita problemo. Ĉi-foje krom Ilona Koutny kontribuis al la gramatika kurso Cyril Brosch, juna germana doktoro pri lingvistiko, kiu finis la interlingvistikajn studojn en 2008. La partoprenantoj havis eblecon diskuti kun la kursgvidantoj.

Kiel kutime, merkrede okazis la komuna vespero, ĉi-foje kun prezento de lingva seksismo en Esperanto de Cyril Brosch, de ironiaj poemoj de Lidia Ligęza kaj abunda kontribuo de partoprenantoj: poemoj, muziko kaj kantoj (Eida Lima, Małgorzata Zięba-Szmaglińska, Maria Verzun). Ni povis aŭdi la Esperantan version de la eŭropa himno (Johano Derks), memmuzikigitajn Zamenhof-poemojn (kantis Michał Kozicki), poemtradukojn (Suso Muiños) kaj ankaŭ proprajn poemojn de Paŭlo Nascentes. Victor Lufimpu montris afrikajn dancojn kaj kantojn el Kongo, kaj Zuzanna Kornicka fermis la bonetosan kunestadon per kantoj kaj gitarludo.

Post la intensa laboro sekvis ekskurso al Toruno, kie Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka gvidis la grupon tra la urbo. Okazis vizito en la Kopernik-muzeo kun esperantlingva prezento de la historio de la urbo, en la kulturdomo kun spektaklo de Studio P, en liceo, kie Grabowski havas memortabulon. La ekspozicion pri la ĉiutaga popola vivo en la Etnografia Muzeo klarigis vigle Maria Pokrzywnicka. Fine torunaj mielkukoj kun kafo kaj teo atendis la gestudentojn, kiujn Maria kantigis kaj ludigis.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/03/uam-8/


Viewing all articles
Browse latest Browse all 51

Trending Articles


Good Morning Quotes


FORTUITOUS EVENT


Vimeo 11.8.1 by Vimeo.com, Inc.


Long Distance Relationship Tagalog Love Quotes


“Hanggang s apag tanda natin”


Ka longiing longsem kaba skhem bad kaba khlain ka pynlong kein ia ka...


Vimeo 10.7.0 by Vimeo.com, Inc.


Vimeo 11.5.1 by Vimeo.com, Inc.


UPDATE SC IDOL: TWO BECOME ONE


Girasoles para colorear


Re:Mutton Pies (lleechef)


KASAMBAHAY BILL IN THE HOUSE


Top 100 Tagalog Love Quotes Collections Online


FORECLOSURE OF REAL ESTATE MORTGAGE


RE: Mutton Pies (frankie241)


Hato lada ym dei namar ka jingpyrshah jong U JJM Nichols Roy (Bah Joy) ngin...


Vimeo 10.7.1 by Vimeo.com, Inc.


Patama Quotes – Tanga love tagalog quotes


Pokemon para colorear


Sapos para colorear