Quantcast
Channel: Poznano Archives - La Ondo de Esperanto

ARKONES XXXVII atendas vin en Poznano

$
0
0

arkones

ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Ĝia organizanto estas E-SENCO – Kultur-Socia Societo “Ludoviko Zamenhof” en Poznano kunlabore kun Poznana Filio de Pola Esperanto-Asocio kaj Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz. Ĝi estas senprofita kaj povas okazi danke al donacoj kaj partprenkotizoj.

La 37a ARKONES okazos en Poznano la 15-17an de septembro 2023. ARKONES bonvenigas viajn kontribuojn kaj ideojn. En la reta aliĝilo bonvolu sciigi, se vi volas kontribui al la programo.

Pliaj informoj estas ĉe http://www.arkones.org
Aliĝilo http://www.arkones.org/partopreno/aligilo
ARKONES en Fejsbuko https://www.facebook.com/events/3068265373476719

Foto de Nina Pietuchowska (ARKONES-31 en 2015).

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/arkones-9

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post ARKONES XXXVII atendas vin en Poznano appeared first on La Ondo de Esperanto.


La programo de la 37a ARKONES

$
0
0

ARKONESARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. La 37a ARKONES okazos en Poznano la 15-17an de septembro 2023. Ĉi-sube estas listigitaj la ĉefaj programeroj.

PRELEGOJ
Ireneusz Bobrzak: Esperanto ĉiutage
Rafał Darasz: Signolingvoj en la kunteksto de internacia komunikado – International Sign
Michal Farris: Piĝino: La bazo de interlingva komunikado
Mark Fettes: Post-prezidaj, post-pandemiaj, por-planedaj pripensoj
Fabio Fortes: Machado de Assis, la “sorĉisto de la brazila literaturo”
Świętosław Fortuna: Prelego pri la 41-a Pola Landa Esperanto Kongreso en Kalisz 2024
Maurizio Giacometto: 1) La kontraŭbiblioteko de Umberto Eco; 2) Facila Esperanto de UEA; 3) Kvizo pri literaturo kaj kulturo
Gong Xiaofeng (Arko): Diferencoj de la kolor-kulturo inter ĉinoj kaj eŭropanoj
Andrzej Sochacki: Edvardo Wiesenfeld – nekonata historio
Roland Schnell: La „Oraj dudekaj“ jaroj
Hoan Tran (Ĝojo): 1) Tatua kutimo de vjetnamoj en la antikva tempo; 2) Bildoj el la Mez-Aŭtuna festivalo
Milan Kolka: Registrado de programoj de Esperantista klubo Brno
Zbigniew Kornicki: 1) Skizece pri historio de la Esperanto-movado en Poznano kaj Poznanio; 2) Kelkaj rimarkoj pri la lingva evoluo de Esperanto
Ilona Koutny: Ĝentileco en internacia kunteksto per la uzo de Esperanto
François Lo Jacomo: Ĉu ni kreu ekzamenon pri argumentado?
Ullrich Matthias: BET en Latvio kaj UK en Torino – rememoroj pri mirinda somero
Barbara Pietrzak: Jan Baudouin de Courtenay – lingvisto, homo vasthorizonta
Przemysław Wierzbowski: Malicaj punktoj kaj komoj, aŭ pri bazaj eraroj je teksto-kompostado
Yu Jinchao: Centjariĝo de la naskiĝo de Li Shijun: Laŭlum dumvive prilumas

KONCERTOJ
Suzana Kornicka
Nedeljka Ložajić kantas kun gitarakompano

ALIAJ PROGRAMEROJ
Miela Vespero – tradicia festa vespero dum Arkones
Libroservo
Bobelarto – verksesio kaj legosalono
Fotoekspozicio – Esperantista portretaro, Foto-servo
Manuela Burghelea – kvizo pri la historio de la Esperanta movado
Kamil Getka – diskuto pri la popularigado de Esperanto

Pliaj informoj pri ARKONES estas ĉe http://www.arkones.org
Aliĝilo http://www.arkones.org/partopreno/aligilo
ARKONES en Fejsbuko https://www.facebook.com/events/3068265373476719

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/09/arkones-10

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post La programo de la 37a ARKONES appeared first on La Ondo de Esperanto.

La 37a Arkones, denove plaĉa

$
0
0

Arkones

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 37an fojon septembre en Poznano. Ĉi-foje ĝi estis iomete pli frue ol kutime, meze de la monato (la 15-17an). Estis videble malpli multaj partoprenantoj (82 aliĝoj) ol kutime, tamen la programo enhavis plurajn interesajn prezentojn, kaj mi kaj Anna ĝuis la eventon.

Kiel kutime, la du vesperaj programoj havis multan muzikon, kion mi ŝatas pri Arkones. Samkiel antaŭ jaro, estis spektaklo de ukraininoj rifuĝintaj de la milito. Ili portis tradiciajn vestaĵojn kaj bele kantis plurajn kantojn. Krome Oksana Kovalivska kaj Daria Dubynina individue kantis ukrainajn kantojn. Marcin Dęga bele ludis klasikan polan pianan muzikon. Nemalhavebla dum Arkones estas koncerto de Suzana Kornicka, sed ĉi-foje ŝi kantis sen ludi gitaron, ĉar ŝia fianĉo Mirek akompanis ŝin per klavara sintezilo! Krome ŝia filino Natalia prezentis hiphopajn dancojn, do muzika prezentado vere iĝis familia afero. Kaj fakte ne mankis gitara muziko, danke al koncerto de Nedeljka Ložajić. Krom la multaj diversaj muzikaĵoj vespere, estis ankaŭ skiza prezento pri kelkaj interesaĵoj el la historio de la urbo Poznano.

Funkciis la kutima libroserveto kun multaj malnovaj libroj (mi aĉetis historie interesan libreton de laboristaj kantoj el 1949!) kaj novaj libroj eldonitaj en Bjalistoko. Ĉi-jare la bufeda menuo ofertis veganajn sandviĉojn, plaĉa progreso por veganoj kiel mi kaj Anna.

La taga programo estis 2-traka (do mi kompreneble maltrafis multajn aferojn), en la kutima granda ĉambro Spegulejo kaj en la malgranda Svarmejo, sed ĉi-jare la Svarmejo efektive estis alia ĉambro, iomete pli granda ĉambro ol en pasintaj jaroj, kaj tio ja pli konvenis. La programo kovris diversajn temojn.

Pri historio: Barbara Pietrzak parolis pri Jan Baudouin de Courtenay, pola lingvisto antaŭ jarcento; li ne konsideris sin esperantisto sed agnoskis avantaĝojn de Esperanto. Yu Jianchao prezentis la vivon kaj verkaron de Laŭlum, kiu multege tradukis el la ĉina literaturo en Esperanton kaj krome verkis originale, instruis, redaktis, ktp. Hoan Tran (Ĝojo) rakontis pri tatuoj tra vjetnama historio. Roland Schnell parolis pri la 1920aj jaroj en Berlino.

Pri literaturo: krom Laŭlum, estis ankaŭ prezentita Machado de Assis, brazila verkisto iom tradukita en Esperanton. (Mi legis kolekton de liaj teatraĵoj en Esperanto antaŭ kelkaj jaroj.) Estis kvizo pri literaturo. Kadre de la verkista grupo Bobelarto okazis kuna voĉlegado de Esperantaj rakontoj el la freŝe eldonita libro La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, kiun mi ĝuis.

Mi ankaŭ ege ĝuis la interesan amuzan informan prezenton de la sperta libro-kompostisto Przemysław Wierzbowski pri interpunkcio, ĝia ĝenerala historio kaj evoluo tra jarcentoj, ĝiaj diversaj konvencioj en nunaj naciaj lingvoj, kaj la manko de klare difinitaj interpunkciaj konvencioj en Esperanto. Maurizio Giacometto prezentis la amuze provokan kaj pensigan koncepton de “kontraŭbiblioteko” de Umberto Eco: kontraŭbiblioteko estas viaj posedataj libroj, kiujn vi ankoraŭ ne legis, kaj eble neniam legos, tamen indas kaj utilas posedi ilin! Li prezentis ankaŭ la retejon uea.facila.org.

Ilona Koutny

Ilona Koutny prelegas (Foto: Andrzej Sochacki)

Pri lingvistiko kontribuoj kompreneble ne mankis, ĉar kiel kutime instruistoj kaj studentoj de la interlingvistikaj studoj partoprenis, ekzemple, Ilona Koutny pri ĝentileco en internacia komunikado, Michael Farris pri piĝinoj, Rafał Darasz pri signolingvoj, Gong Xiaofeng (Arko) pri la malsamaj simbolaj signifoj de koloroj en diversaj kulturoj kaj lingvoj.

Pri la Esperanto-movado: okazis pluraj prezentoj pri Esperanto-renkontiĝoj intaj (IFEF en Antverpeno, UK en Torino, BET en Latvio) kaj ontaj (UK en Tanzanio, IJK en Litovio). Okazis diskutrondo pri kiel popularigi Esperanton kaj ankaŭ propono pri kreo de ekzameno pri argumentado. Estis kvizo pri movada historio.

Resume, malgraŭ la malpli granda partoprenantaro – kaj la bedaŭrinda manko de AlKo kaj Halina – Arkones 37 estis denove plaĉa aranĝo.

Russ Williams

Foto: Koncertas Suzana Kornicka kaj Mirek Bartkowiak (Andrzej Sochacki)

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/arkones-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post La 37a Arkones, denove plaĉa appeared first on La Ondo de Esperanto.

Partoprenu en la dua vojaĝkonkurso de TEJO

$
0
0

vojaĝkonkurso

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), helpas al GEJ, PEJ, LEJO, JEFO kaj KEJ organizi la duan sezonon de la vojaĝkonkurso “Esperanto senlime”, financita de Erasmus+.

Kadre de Esperanto senlime, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Vojaĝi inter 5 eŭropaj urboj;
  • Alfronti defiojn por gajni poentojn kaj konkuri kun aliaj teamoj;
  • Sperti aventurojn neantaŭviditajn;
  • Lerni pri daŭripoveco kaj interkulturo per propra sperto;
  • Amuziĝi kaj uzi Esperanton en tre unika etoso.

Ni serĉas 25 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?

Por kandidatiĝi vi devas:

  • Esti entuziasma junulo, kiu aĝas inter 18 kaj 30 jarojn;
  • Loĝi en unu el la landoj de la partneroj de la projekto (Germanio, Pollando, Litovio, Francio aŭ Hispanio) aŭ povi ekvojaĝi el unu el tiuj landoj;
  • Esti membro de TEJO (se vi ankoraŭ ne estas, vi havas tempon antaŭ la komenco de la projekto);
  • Povi ĉeesti la tutan daŭron de la projekto;
  • Preti dormi en plurlita ĉambro;
  • Respekti diversecon kaj fervore lernemi;
  • Interesiĝi pri sperti aventurojn tra la mondo;

Pozitivaj aferoj por via kandidatiĝo estas:

  • Kapabli komuniki en Esperanto antaŭ la komenco de la projekto;
  • Esti aktiva en la Landa Sekcio de TEJO en via loĝlando;
  • Esti la unua fojo ke vi partoprenas en ĉi tia internacia projekto;
  • Havi sperton en petveturado kaj trajnvojaĝoj.
  • Ne timi interagi kun nekonatoj.

Se vi pensas ke tiuj kriterioj bone priskribas vin, nepre kandidatiĝu! Kontraŭ tio vi ricevos senpagan partoprenon. Ĝi inkludas la loĝadon, manĝadon kaj vojaĝkosto (ĝis ia limo) estos kovritaj de Esperanto Senlime.

Esperanto senlime komenciĝos la 8an de aŭgusto 2024 en Berlino kaj finiĝos la 17an de aŭgusto en Vilno, Litovio. Ĝi okazos inter tiuj urbo kaj Poznano, Varsovio kaj Bjalistoko en Pollando. La partoprenantoj ricevos bileton por vojaĝi trajne inter la diversaj urboj.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ la 10a de majo. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos per la retadreso karlos.peskera.alonso@tejo.org aŭ en Telegramo je https://t.me/Fydus por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Fonto: https://www.tejo.org/vojagxkonkurso2/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Partoprenu en la dua vojaĝkonkurso de TEJO appeared first on La Ondo de Esperanto.

Bonaj rezultoj de la unika eksperimento en AMU

$
0
0
uam

La studentoj de la Interlingvistikaj Studoj (plus tri aliaj) kaj la instruistoj, Michael Farris kaj Ilona Koutny, kun la novpretigita vortaro post la sukcesa magistra ekzameno, dum la adiaŭa bankedo.

La 25 jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU) ni festis en 2022 per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto “Lingvistiko kaj informmastrumado”. La Studoj surloke, en Poznano, enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto, al planlingvoj, sed ankaŭ perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (diĝitan humanistikon). En la centro troviĝis ankaŭ interkultura komunikado kaj lingvoplanado kaj -politiko, sume, donante bonan bazon por trovi laboron poste.

La unikaj magistraj studoj startis kun dek ĉinaj studentoj (el kiuj sep el la Universitato en Zaozhuang), kvankam ni atendis pli internacian grupon. Ĉiuj dek nun atingis la finon de siaj dujaraj studoj. La 27an de junio 2024 sep studentoj sukcese trapasis la magistran ekzamenon, dum kiu ili defendis siajn diplomlaboraĵojn kaj respondis al demandoj. Iliajn laboraĵojn vi povos baldaŭ legi en Edukado.net. La recenzado donis eblecon kunlabori kun eksterlandaj kolegoj (prof. Sabine Fiedler, prof. Gong Xiaofeng, d-ro Markos Kramer) kaj kun d-ro Maciej St. Zięba el Pollando (kiu instruis la studentojn en la Universitato de Zaozhuang), ili rete aliĝis al la ekzameno. Jen la temoj de la studentoj:

Li Bochuan: Seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto;
Liu Dehan: La rolo kaj influo de virinoj al la lingvo, literaturo kaj movado de Esperanto;
Long Yunxia: Vortoprovizo de la homa vivo en temaj grupoj en la angla, Esperanto kaj la ĉina, kaj apliko en la lingvoinstruado;
Sun Yesheng: Ellaboro de temvortaro en la tereno de loĝado en la angla, Esperanto kaj la ĉina;
Zhang Yue: Komparo de la lingva bildo de la mondo en la ĉina kaj Esperanto;
Zhao Yanan: Reflektiĝo de la ĉina kulturo en Esperantaj tekstoj;
Zhu Xinlei: Elektitaj bibliotekaj kolektaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko.

uam

La sep dimplomiĝintoj

Ĉiuj studentoj esprimis deziron plu kunlabori en la vortara projekto de Ilona Koutny aŭ plu esplori kaj verki artikolon el sia temo. Iuj povos dungiĝi en la Universitato en Zaozhuang, en la Esperanto-Muzeo, kaj pensas eĉ pri doktoriĝo en AMU. Ili donos freŝan forton por la ĉina movado.

Tuj antaŭ la ekzameno, aperis la Angla-Esperanta-Ĉina etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado. Temas pri la aktualigita kaj ĉinigita versio de la Angla-Esperanta-Hungara etvortaro de Ilona Koutny. Du studentoj el la magistra interlingvistika grupo, Long Yunxia (Nuba) kaj Sun Yesheng (Suno), pretigis la la ĉinajn versiojn, kontrolis ilin Gong Xiaofeng (Arko). En la libreto troviĝas ankaŭ ekzercoj por uzi la vortaron en progresanta nivelo de Esperanto – kion la studentoj povis mem sperti.

uam
La supra foto: La tri aŭtoroj (de maldekstre dekstren): Nuba, kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri homa vivo kun enkonduka parto pri la uzo de temvortaroj en la instruado kaj tradukaj problemoj por la malsamaj kulturoj; Ilona Koutny; Suno, kies diplomlaboraĵo estis la vortara ĉapitro pri loĝado kun enkonduka parto pri ĉinaj-esperantaj vortaroj kaj tradukaj problemoj pro la malsamaj kulturoj.

Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom kvin ĉinaj studentoj, kio ne estis sufiĉe por startigi la sekvan grupon. UAM fermis la studojn. La nuna restos unika, tre pozitiva, eksperimento.

Prof. dr hab. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Adam Mickiewicz Universitato
Poznań, Pollando

Fonto: https://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/magistraj_raporto_jun24.html

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/07/polujo-22/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Bonaj rezultoj de la unika eksperimento en AMU appeared first on La Ondo de Esperanto.

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

$
0
0

studoj ĉe uam

La Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998.
La 9-11an de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan ekzamenon kun defendo de faklaboraĵoj. Tiu ĉi grupo estis la plej granda komence en 2021 kaj ankaŭ fine de la studoj. Krom tri studentoj, kiuj ekzameniĝos kun prokrasto, nun, en septembro 11 gestudentoj prezentis siajn temojn rilatajn al kvar specialiĝoj:

El tradukado (gvidanto de la unuaj tri laboraĵoj: Chris Gledhill):

  • Gong Xiaofeng (CN): Apliko de universalaj trajtoj de tradukado en la tradukoj de ĉina klasika romano “Ruĝdoma Sonĝo” (recenzanto: Nicolau Dols)
  • O Gisook (KR): Korea-Esperanta traduko de korea moderna poezio (recenzanto: Klaus Schubert)
  • Vitor Tagor de Magalhaes Monteiro (BR): Aŭtomataj Tradukiloj (recenzanto: Klaus Schubert)
  • Yu Jianchao (CN): El la ĉina al Esperanto: diferencaj esprimoj en realaĵo, strukturoj kaj kulturaĵoj (+ etvortara ĉapitro pri lernado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto: Alessandra Madella)

El interlingvistiko (gvidanto Vera Barandovská-Frank):

  • Ana Alebić-Juretić (HR): La fonto(j) de la Fiuma idiomo. Ĉu la Fiuma idiomo estis la unua internacia lingvo en Rijeka (eksa Fiume)? (recenzanto: Ida Stria)
  • Renato Guedes Filho (BR): Ikoneco por artefaritaj lingvoj (recenzanto: Ida Stria)

El Esperanto-movado (gvidanto Mark Fettes):

  • Fabio Fortes (BR): Kiom lingvo efikas sur la mondo? La utopioj kaj la politika programo de Esperanto laŭ Brazilaj esperantistoj (recenzanto: Kimura Goro Christoph)
  • Tim Owen (GB): Esperanto en Britujo: de la Unua Libro ĝis gastigado de la Universala Kongreso en 1907 (recenzanto: Ziko van Dijk)

El metodiko (gvidanto Katalin Kováts):

  • Maurizio Giacometto (GB): Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu! kiel ilo por efika dua-lingva akirado (recenzanto: Peter Weide)
  • Rafał Darasz (PL): Andrzej Pettyn – la pedagogia penso kaj aliro al instruado spegulita en liaj elektitaj lernolibroj de Esperanto (recenzanto: Barbara Pietrzak)
  • Milan Kolka (CZ): Pretigo de elektronika versio por plurlingva temvortaro (+ programado, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto Markos Kramer)

La unujaran instruistan trejnadon finis kvin partoprenantoj (gvidanto Katalin Kováts):

  • Aranka László (RS): Reta instruado de Esperanto en miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj (recenzanto Rob Moerbeek);
  • Nedeljka Lozaniĉ (RS): Reta instruado de Esperanto por nevidantoj (recenzanto Rob Moerbeek)
  • Yentl-Rose Hemelrijk (FR): Pedadogia analizo de verkigaj taskoj (recenzanto Hans Becklin),
  • Lidia Komar (PL): Halina Komar kaj ŝia socia agado per Esperanto (recenzanto Barbara Pietrzak)
  • Zhang Changsheng (CN): Kultura konverĝo, tradukado kaj elpensoj por ĝia instruado (+ etvortara ĉapitro pri laboro, gvidanto Ilona Koutny, recenzanto Alessandra Madella).

Ili havis kompleksan ekzamenon pri Esperantaj lingvo, kulturo kaj movado, krome provinstruadon. Ni havis la bonŝancon gastigi ankaŭ la prezidanton de UEA, Duncan Charters, kiu partoprenis en ilia prijuĝo.

Post la ekzamenoj okazis la Interlingvistika laborsekcio de la fama Internacia Lingvista Kongreso en Poznano kun 12 anglalingvaj prelegoj kaj diskutoj, kiun la studentoj povis partopreni. Ĵaŭde la studentoj kaj instruistoj de la Interlingvistika fako de AMU festis kune kun la prelegantoj de la Kongreso dum la agrabla bankedo. Dankon al ESF por la subteno de la studentoj kaj festado.

La kultura festivalo Arkones (same la lasta) fermis la semajnon kun riĉa programo. Pluraj kontribuoj de finstudintoj kaj instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj kolorigis la programon: Arko (Gong Xiaofeng) pri tradukado; virina agado; Longarko pri la Granda ĉina kanalo; Milan Kolka pri la estonta UK en Brno; kontribuo al la temvortara projekto; Hoan Thi Tran pri vjetnamaj manĝkutimoj. Vitor Monteiro gitarludis dum la miela vespero kaj Nicolau Dols deklamis katalunan poemon en la origina kaj Esperanta versioj.
Michael Farris prezentis kreolajn lingvojn; Katalin Kováts per tabua kaj intima temo altiris la publikon: en la ombro de kancero. Ŝi ankaŭ RISKO-ludigis la partoprenantojn. Duncan Charters prelegis pri literaturo kaj pri UEA; Ilona Koutny pri la temvortara projekto kun siaj kunlaborantoj (ili prezentis la du novajn temvortaretojn kun ĉina versio); ŝi raportis ankaŭ pri la Lingvista Kongreso kaj rememoris pri sia instruisto kaj antaŭulo, István Szerdahelyi (fondinto de la Esperanto-fako en Budapeŝto) okaze de lia 100-jara jubileo. Ŝi prezentis ankaŭ la libron kiun ŝi kompilis el liaj verkoj.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=910

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon appeared first on La Ondo de Esperanto.

Interlingvistika sekcio en la 21a Internacia Lingvista Kongreso

$
0
0

kongreso

La Internacia Lingvista Kongreso (angle: ICL) estas la plej granda kaj prestiĝa aranĝo de lingvistoj, kiu okazas ĉiun kvinan jaron en diversaj landoj. La 21an kongreson la 8-14an de septembro 2024 organizis la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM), partoprenis ĝin pli ol 500 homoj. Jen filma prezento de la kongreso, en kies fino videblas ankaŭ Sean O’Riain. Multaj sekcioj kaj laborsekcioj funkciis dum la semajno.

La Interlingvistikan laborsekcion kun 12 prelegoj el 11 landoj gvidis Ilona Koutny (UAM) kaj Nicolau Dols (Universitato de Balearaj Insuloj, ES) ĵaŭdon posttagmeze kaj vendredon. Dum la enkonduka parto, Duncan Charters, prezidanto de UEA kaj François Lo Jacomo, sekretario de la Akademio de Esperanto salutis la partprenantojn, poste Ilona Koutny skizis la terenon de interlingvistiko kaj esperantologio, fine Nicolau Dols prezentis la temojn kaj prelegantojn de la sekcio.

Interlingvistiko havas historian radikon en ICL, jam dum la 2a kongreso en 1931, en Ĝenevo Otto Jespersen (konata dana lingvisto, adepto de Esperanto, poste de Ido kaj kreinto de Novial) iniciatis diskuton pri la problemo de internacia lingvo, kiun partoprenis konataj lingvistoj (i.a. Sapir). Li enkondukis interlingvistikon kiel lingvistikan branĉon (li antaŭe aperigis sian verkon A New Science Interlinguistics, 1930). La temoj de la prelegoj estis diversaj.

Sabine Fiedler (DE) traktis la temojn de esperantologia fakliteraturo dum la lastaj jardekoj. Nicolau Dols (ES) analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la tekstaro. Christopher Gledhill (GB/FR) prezentis la problemojn de paronimoj kaze de terminoj. Philippe Planchon (FR) diskutis la uzon de -ig kaj -iĝ lige kun la verbaj valentoj.

Marc van Ostendorp (NL, rete) esploris la prononcon de esperantaj akronimoj. Natalja Dankova (CA) analizis la uzon de artikolo en parolataj, spontanaj tekstoj de latinidlingvanoj kaj slavlingvanoj. François Lo Jacomo (FR) traktis la manieron kiel Esperanto riĉiĝas per novaj vortoj. Ilona Koutny (HU/PL) prezentis István Szerdahelyi (interlingvisto, novema esperantologo, fondinto de la Esperanto fako en Budapeŝto) okaze de lia 100 jara jubileo.

Fabio Fortes (BR) esploris kiomgrade la bazaj nocioj de esperantistoj – kiel lingva demokratio, lingvaj rajtoj, komuna lingvo en interkultura komunikado – estas akceptataj inter ne-esperantistaj studentoj en Brazilo. Başak Aray (TR) parolis pri logika empirismo kaj lingvoplanado kaze de Carnap. Veră Barandovská-Frank (CZ/DE) elstarigis la rolon de la latina kaj latinidaj lingvoj en lingvoplanado. Jorge Antonio Leoni de León (CR) elektis aktualan temon, la uzon de AI (artefarita intelekto) en la konstruado de lingvoj, ĝian teoriajn, metodikajn kaj etikajn aspektojn.

La prelegojn de la Interlingvistika sekcio ĉeestis pli ol tridek kongresanoj, inkluzive la postdiplomajn interlingvistikajn studentojn (kiuj finekzameniĝis komence de la kongresa semajno) kaj kelkajn neesperantistojn. La prelegoj okazis angle, sed estis ankaŭ esperantlingvaj demandoj poste, kiel tiuj de Alicja Sakaguchi (konata interlingvistino kiu reprezentas mallarĝan aliron al interlingvistiko). Ni planas publikigi libron el la prilaboritaj prelegoj.

Ni esprimas nian dankon al ESF pro ĝia multflanka subteno, aliĝkotizoj kaj vojaĝigo de la prelegantoj kaj eventuala subteno de la eldonota ibro.

Krom en la interlingvistika sekcio okazis prelegoj de aliaj esperantistoj: Bengt-Arne Wickström, Ida Stria kaj Sean O’Riain en la lingvopolitika sekcio, Rafał Darasz en la signolingva sekcio kaj Ana Alebić-Juretić en la sekcio pri historia lingvistiko (la du lastaj ĵus finis la interlingvistikajn studojn de AMU).

Dum la semajnfina kultura aranĝo ARKONES kelkaj prelegantoj kontribuis al la programo: Nicolau Dols (deklamis katalunajn kaj proprajn poemojn), Antonio Leoni de León (Centramerika Konservejo de Kultura Propraĵo), Philippe Planchon (familiaj nomoj kaj rakontoj), François Lo Jacomo (Ĉu nova rezolucio de Unesko pri Eo?) kaj Ilona Koutny (Plurlingvaj temvortaroj papere kaj rete – kun kunlaborantoj; Raporto pri ICL, Prezento de Szerdahelyi). Ankaŭ Duncan Charters kaj pluraj aliaj instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj kontribuis al la riĉa programo de la lasta kultura aranĝo ARKONES.

Ilona Koutny

Sur la foto de Katalin Kováts videblas prelegintoj de la interlingvistika sekcio.

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=911

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Interlingvistika sekcio en la 21a Internacia Lingvista Kongreso appeared first on La Ondo de Esperanto.

La 38a Arkones: Laŭdire la lasta

$
0
0

Arkones

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 38an fojon la 13-15an de septembro en Poznano, Polujo. Estis malpli multaj partoprenantoj (125 aliĝoj) kaj pli malgranda programo ol en iuj pasintaj jaroj, tamen venis pli multaj homoj ol en 2023 (nur 82 aliĝoj). Verŝajne la kvanto rekreskis parte pro tio, ke ĉi-foje estis laŭdire la lasta Arkones, do la lasta ŝanco partopreni ĝin! Do estis iuj homoj por sia unua vizito al tiu ofte laŭdata renkontiĝo, kaj aliaj, kiuj revenis post paŭzo por resperti ĝin lastan fojon, aldone al tiuj kiel mi, kiuj simple regule ĉeestas.

Depost la pandemio, la programo iomete ŝrumpis kaj havas nur du trakojn (mi memoras kelkajn grandiozajn jarojn kun tri aŭ eĉ kvar trakoj), tamen denove estis pluraj interesaj programeroj, kaj certe ne eblis vidi ĉion.

ukraina infana dancgrupo

Ukraina infana dancgrupo

Kiel kutime, la du vesperaj programoj havis multan diversan muzikon, kion mi ŝatas pri Arkones. Revenis la kortuŝa vendreda muzika kaj danca prezento de ukrainaj rifuĝintoj de la milito. Suzana kaj ŝia fianĉo Mirek koncertis denove. Pli nekutima muzika prezento estis mezepoka muziko de profesoro Marek Nahajowski, kiu ludis diversajn malnovajn bekflutojn kaj ankaŭ interese informis nin pri la instrumentoj kaj pri la komponaĵoj. El eksterlando venis koncertoj de muzikistoj popularaj en multaj aranĝoj: ĴeLe (kiun mi ĵus ĝuis ankaŭ en la Litovia IJK!) kaj JoMo!

Kompreneble la tagaj programeroj estis diversaj. Ekzemple mi aŭdis prelegon de Duncan Charters pri literaturo: kio ĝi estas, kaj kial indas legi ĝin. Katalin Kováts rakontis pri sia sperto kun kancera kuracado komence de la pandemio, kaj pri la rezulta teksto “Pli ol plena”, kiun ŝi verkis pri la sperto (kiu aperis en =Beletra Almanako= №44) – ŝi parolis en la malgranda ĉambro “Svarmejo” anstataŭ la granda “Spegulejo” pro la ideo, ke malmultaj homoj volus aŭdi pri kancero en intima etoso, sed fakte la “Svarmejo” ja svarmis kun multaj aŭskultantoj! Pli leĝere kaj amuze, Katalin ankaŭ gvidis kvizludon en la stilo de “Risko” de edukado.net. Aida Čižikaitė rakontis pri multaj lokoj en Kaŭno, kie okazos la venonta BET, kaj pluraj ja rilatis al Esperanto. Estis ankaŭ prelego pri tio, kiel bestoj evolue iĝis homoj, prelego pri diferencoj en interhomaj rilatoj por esperantistoj kaj neesperantistoj, prelego pri lingvistaj aspektoj de familiaj nomoj, ktp.

arkones-38

Ĝojo rakontas pri vjetnamaj manĝkutimoj

Kiel kutime, pluraj studentoj de la interlingvistikaj studoj prezentis pri diversaj interesaj temoj, ĉu rilate al siaj studoj (ekzemple Arko (Gong Xiaofeng) pri la Esperanta traduko de la ĉina klasikaĵo “Ruĝdoma sonĝo”), ĉu kulture rilate al siaj hejmlandoj: ekzemple Ĝojo (Hoan Trần) pri vjetnamaj manĝoj.

La viva teatraĵo “Oni devas pardoni” de la juna trupo Studio P prezentiĝis. Filmeto montriĝis kun deklamado (de Urszula Zybura) de hajkoj kun akompano de ĵaza pianado (de Świętosław Fortuna), verŝajne filmita dum pola kongreso de Esperanto.

studio p

Spektaklo “Oni devas pardoni” de Studio P

La tradicia libroserveto funkciis kun multaj malnovaj libroj (mi aĉetis malnovan tradukon de Goethe ĉi-foje) kaj novaj belaj eldonoj el Bjalistoko.

Kutime tia raporto ankaŭ celas kuraĝigi interesatojn partopreni la venontan fojon… sed oni diras, ke tio estis la lasta Arkones! Kial? Finiĝas la interlingvistikaj studoj, kiujn gvidis Ilona Koutny dum multaj jaroj, kaj la ligo inter la studoj kaj Arkones ĉiam estis grava, ĉar la instruistoj kaj studentoj estis granda porcio de la partoprenantoj kaj prezentantoj dum Arkones. Pli frua bato al Arkones estis la forpaso en 2018 de la longtempa ĉeforganizanto Paweł Janowczyk. Do, bedaŭrinde, ŝajnas ke Arkones nun ĉesis.

Arkones havis sian proprajn etoson kaj tradiciojn, kaj dum jardekoj ĝin ĝuis multaj homoj el multaj landoj. Certe multaj homoj sentas dankemon al la multaj diversaj organizantoj kaj prezentantoj tra la jaroj. Malfeliĉas la fino, sed feliĉas, ke Arkones ekzistis kaj riĉigis niajn vivojn.

PS: Tamen mi aŭdetis nebulajn onidirojn kaj esperetojn, ke eventuale iuj prenos la torĉon por daŭrigi tian semajnfinan kulturan eventon, ĉu en Poznano, ĉu aliloke en Polujo… Ni vidu.

Russ Williams

Fotoj de Ulrich Matthias

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/polujo-27/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 38a Arkones: Laŭdire la lasta appeared first on La Ondo de Esperanto.


Ilona Koutny prelegos en Kaŭno dum BET-59

$
0
0

Koutny

“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek ok prezentoj. La dek-naŭa estas prof. Ilona Koutny (Pollando). Ĉi-sube li mem prezentas sin kaj siajn kontribuojn al BET-59.

Koutny Ilona doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato, kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako post prof. Szerdahelyi. Ŝi habilitiĝis ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn (1998-2024). En 2022 ŝi fondis magistrajn studojn pri interlingvistiko. Nun Koutny estas emerita profesoro de AMU. Esplorterenoj: lingvo kaj kulturo, internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko kaj leksikografio.
Vidu pli ĉe http://interl.amu.edu.pl/

Prelegproponoj de Ilona Koutny por BET-2025

1. Esperanta kulturo – ĉu propra, ĉu transprenita, ĉu internacia esploras la aperon de kulturo en Esperanto, kiomgrade ĝi ĉerpas el la fontolingvoj, kiomgrade spegulas la internacian amaskulturon. Levas la demandon, kiel Esperanto kreis sian specifan kulturon, kaj kiomgrade ĝi estas inkluda.
Vd. Ĉu lingvo povas krei kulturon? Dum Arkones (2018): https://www.youtube.com/watch?v=9lb5Hg5UHkg&list=PL5pvbZq7woF2S4bFPLrP-q_EdUquv_FIP
Enkonduko al Esperanta kulturo. En: Esperanta kulturo (red. I. Koutny, 2022, elŝutebla)
Prelego pri Esperanta kulturo: https://www.youtube.com/watch?v=5JsiDTXNiYg
2. Interkultura komunikado per Esperanto prezentas problemojn de interkultura komunikado kaj esperanton kiel ponton inter diversaj kulturoj, serĉas elementojn de komunaj normoj lingvaj kaj kondutaj, komparas la rolon de Esperanto en interkultura komunikado kun tiu de la angla.
Vd. Interkultura komunikado en Eŭropo: la angla kaj esperanto kiel alternativaj komunikiloj. En: Symposium on Communication Across Cultural Boundaries. Ed. Ch. Kiselman. Dobrichovice: Kava-Pech. 2005: 115-132.
Prelego dum Arkones (2018): https://www.youtube.com/watch?v=xokbMbmf6As&t=131s
Interkultura komunikado kaj Esperanto. En: I. Koutny (red.) 2023: Komunikado kaj Esperanto. Poznań: Interlingvistikaj Studoj & Rys. 247-260. (elŝutebla)
3. Pri kio ni parolas kaj kiel? Ĝentileco internacie tra esperanto prezentas kiel funkcias ĝentileco, ĉu estas internaciaj normoj, kiel tio manifestiĝas en Esperantio – surbaze de enketo. Komparas la komunikadon per Eo kun la angla kiel lingvafrankao. Esploras, pri kio esperantistoj interparolas, ĉu ekzistas tabuoj.
Vd. Ĝentileco en internacia uzo per esperanto. En: Koutny I. (red.) 2023: Komunikado kaj Esperanto. Poznano: Interlingvistikaj Studoj AMU & Rys (Elŝutebla el la retejo de la Interlingvistikaj Studoj)
Prelego dum Arkones (2023): https://www.youtube.com/watch?v=5sosVJfBqOU&t=3245s4
4. Kolora lingva bildo de la mondo Koloroj aperas en nia vivo kaj en diversaj esprimoj laŭ lingvoj, ili havas simbolajn signifojn (ekz., la ruĝa povas simboli amon, sed ankaŭ malpermeson; la nigra malĝojon, malpermesitan aferon, la verda esperon kaj nematurecon ktp). Ni esploros, ĉu al Esperanto ni portas ilian signifon el niaj naciaj kulturoj aŭ ekzistas io komuna.
5. Universitata instruado de esperantologio: spertoj kaj perspektivoj
analizos la spertojn de 26 jara funkciado de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en AMU (Poznano, Pollando) kaj skizas novajn perspektivojn.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-171/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ilona Koutny prelegos en Kaŭno dum BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Ĉu la lasta ARKONES?

$
0
0

arkonesARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. La organizantoj decidis, ke la 38a ARKONES estos la lasta. Ĝi okazos en Poznano la 13-15an de septembro 2024.

Al la lasta ARKONES aliĝis jam 70 personoj, aliĝu ankaŭ vi per la reta aliĝilo

Legu pli ĉe https://www.arkones.org/

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/09/polujo-24/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ĉu la lasta ARKONES? appeared first on La Ondo de Esperanto.